Industria mapo por koni tiujn 21 liberkomecajn ekzemplajn zonojn.
Mirinda Publikigita: 2023-10-09 10:00:13

En la 29a de septembro de 2013, la unua liberkomerca ekzempla zono de Ĉinio malfermiĝis en Ŝanhajo. Poste dum la pasintaj 10 jaroj, Ĉinio sinsekve establis 21 liberkomercajn ekzemplajn zonojn en 6 grupoj. 

Kie troviĝas tiuj liberkomercaj ekzemplaj zonoj? Kiajn trajtojn ili havas?

Jen la industria mapo por koni tiujn 21 liberkomecajn ekzemplajn zonojn.

En Ŝanhajo, artefarita intelekto kaj aliaj novaj industrioj prospere disvolviĝas. En la liberkomerca ekzempla zono de Ŝanhajo la entreprenoj de artefarita intelekto kreis pli ol 300 miliardojn da juanoj de produktado en 2022.

En Anhui de centra Ĉinio naskiĝis “Jiuzhang”, la kvantuma komputilo kaj la superkonduktiva kvantuma komputilo “Zuchongzhi”, kun plej granda kvanto de superkonduktiva kvantuma bito en la mondo. Ĝis la jarfino de 2022 la nombro de intelektaj proprietoj pri kvantuma informatika industrio de Hefei okupis 12,1% en la lando.

En Tianjin, ĝis la jarfino de 2022 la nombro de entreprenoj pri rentoprunto en la Tianjin-a liberkomerca ekzempla zono superis 4 000 kaj estas la dua plej granda aviadila renta servejo en la mondo.

En 2022 tiuj 21 liberkomercaj ekzemplaj zonoj kun teritorio de malpli ol 4% de la ŝtata teritorio kontribuis al la lando 18,1% de ekstera investo kaj 17,9% de importado kaj eksportado de la lando, kiuj respektive altiĝis al 18,4% kaj 18,6% en la unua duonjaro de 2023.

Sichuan liberkomerca ekzempla zono en okcidenta Ĉinio fondita en 2017 kontribuis preskaŭ kvaronon de rekta investo de eksteraj komercistoj kaj dekono de kvanto de nove establitaj entreprenoj.

En Liaoning, fondiĝis la bazloko de veturila eksportado en norda Ĉinio kun internacia konkurencpovo.

Ĉiuj liberkomercaj ekzemplaj zonoj kun regionaj superecoj montras sian viglecon en la ekonomio. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree