Azia Sportkunveno en Hangzhou - speciala donaco de Ĉinio al mondo
Yu Publikigita: 2023-10-09 16:30:22

La 19a Azia Sportkunveno fermiĝis en Hangzhou dimanĉe vespere. Ĝenerala sekretario de la Azia Olimpika Konsilio, Vinod Kumar Tiwari, diris: "La organizantoj kreis favorajn kondiĉojn por la sportistoj kaj liveris varman akcepton." Konkursobjektoj, la ĝenerala amplekso kaj ankaŭ konsiderindaj atingoj estis atingitaj: 15 novaj mondaj rekordoj, 37 novaj aziaj rekordoj kaj 170 novaj rekordoj de la Azia Sportkunveno estis starigitaj. 27 el la 45 sportaj delegacioj gajnis orajn medalojn kaj 41 delegacioj akiris medalojn. Ĉi tio estas la plej alta rekordo en la historio de la Azia Sportkunveno.

Danke al la platformo de la sportkunveno, homoj el diversaj landoj, malgraŭ regionaj, etnaj kaj kulturaj diferencoj, starigis profundan amikecon. Sportistoj el diversaj landoj brakumis en la konkursejoj. La Azia Sportkunveno estas la areno de konkuraj sportoj kaj ankaŭ ponto de amikeco. Fronte al la nuna malstabila kaj komplika internacia situacio, la sportkunveno sendis precipe valoran signalon de paco kaj solidareco.

Dum la Azia Sportkunveno estis multaj altteknologiaj elementoj, inkluzive de robotaj hundoj por transportado de sportaj ekipaĵoj kaj senstiristaj inteligentaj veturiloj. La ideo "inteligenta okazigo de sportkonkurso" estis sekvita por la unua fojo en la sportkunveno. La Azia Sportkunveno en Hangzhou vidigis al la mondo modernan Ĉinion kun konstanta novigado.

"De koro al koro, @estonteco" estis la moto de la Azia Sportkunveno en Hangzhou, kio enkorpigas la komunan aspiron de la aziaj popoloj. Azio estas grava lulilo de homa civilizacio kaj sporto estas grava forto por akceli la interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon. La Azia Sportkunveno en Hangzhou starigis platformon por la interŝanĝoj inter malsamaj kulturoj kaj montris la deziron de Ĉinio realigi komunan disvolviĝon, malfermon kaj integriĝojn kun ĉiuj aziaj landoj.

Malgraŭ la mallonga periodo de 16 tagoj, la spirito de la Azia Sportkunveno daŭros. La fortoj por paco, solidareco kaj inkluzivemo alportitaj de la Azia Sportkunveno antaŭenigos la konstruadon de azia komunumo kun komuna estonteco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree