Penso de Xi Jinping pri Kulturo emfazita en grava kunveno
Yu Publikigita: 2023-10-09 19:19:19

Nacia kunveno pri la laboro de publika komunikado kaj kulturo okazis en Pekino sabate kaj dimanĉe. La plej grava rezulto de la kunveno estas, ke Penso de Xi Jinping pri Kulturo estis proponita unuafoje.

Instrukcio de prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, estis komunikita en la kunveno.

Li emfazis en la instrukcio starigi pli fortan kulturan fidon, sekvi la metodon de malfermo kaj inkluziveco, kaj persisti pri fundamentaj principoj, kaj samtempe malfermi novan situacion por liveri fortan ideologian garantion, spiritan forton kaj favorajn kulturajn kondiĉojn al konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj kaj antaŭenigo de la granda rejunigo de la ĉina nacio sur ĉiuj frontoj.

Kulturo ludas tre gravan rolon por inspiri nacian spiriton, konservi nacian identecon kaj antaŭenigi ekonomian kaj socian disvolviĝon kaj ĉiuflankan personan disvolviĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree