Konstruado de grava internacia kanalo por interkonekto
Lucia Publikigita: 2023-10-09 17:15:17

En julio de 2023, la prioritata sekcio de la Norda-Suda Rapidvojo de Montenegro festis sian unu-jaran datrevenon. Ĉi tio estas la unua ekspresa aŭtovojo en la historio de Montenegro kaj estas nomata la "projekto de la jarcento" de Montenegro. En la jaro de post la ekfunkcio, pli ol 2 milionoj da veturiloj trapasis ĉi tiun rapidvojon, kio egalas trapasojn de pli ol tri fojoj por ĉiu montenegra loĝanto. La projekto estis entreprenita de ĉina entrepreno kaj estas rezulto de la komuna konstruado de Ĉinio kaj Montenegro de la iniciato Zono kaj Vojo kaj la kunlabora mekanismo inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj.

Danijela Djurovic  Prezidanto de Parlamento de Montenegro

La Norda-Suda Rapidvojo de Montenegro estas konstruita de ĉina entrepreno, kiu multe certigis la evoluperspektivojn de Montenegro, plibonigante ĝian investan medion kaj ligante la nordon kaj la sudon. Ĝi estas rapidvojo por prospero de Montenegro, kiu helpas ligi la landon kun Eŭropo kaj la resto de la mondo.

Jakov Milatovic  Prezidento de Montenegro

Mi pensas, ke la iniciato Zono kaj Vojo proponita de Ĉinio donis rimarkindajn rezultojn, kion precipe pruvis iuj disvolvaj projektoj, inkluzive de transporta infrastrukturo kaj energiprojektoj.

En septembro kaj oktobro de 2013, Ĉinio proponis respektive kunlaborajn iniciatojn konstrui la "Novan Silkvojan Ekonomian Zonon" kaj la "21-a Jarcentan Maran Silkvojon", kolektive nomataj kiel la iniciato “Zono kaj Vojo". Dum la pasinta jardeko, ĉi tiu iniciato ricevis pozitivan respondon de la internacia komunumo.

Abdulaziz Alshaabani  Esploristo de Saudi-Arabio pri Ĉinaj Aferoj

La iniciato Zono kaj Vojo celas kunligi la mondon per reto de ŝoseo, fervojo, transporto, naftoduktoj kaj komunikaj retoj. Ĉirkaŭ 150 landoj kaj 32 internaciaj organizaĵoj aliĝis al ĝi. Ĉi tiun ĉinan iniciaton admiras la mondo pro ĝiaj celoj, kiuj antaŭenigos ĝin al pli altaj kaj pli bonaj niveloj estonte.

La fervojo hungara-serba kunliganta Budapeŝton kaj Beogradon estas ĉefa projekto de la komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo. Ĝia celo estas krei gravan kanalon por interkonekto en centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj.

Iroljub Arsic  Leĝdonanto de la Serba Nacia Asembleo

Ĉi tio estas mia unua fojo preni ĉi tiun trajnon kaj mi estas tre kontenta pri ĝi.

Infrastruktura interkonekto estas prioritata areo en la konstruado de Zono kaj Vojo. Granda nombro da infrastrukturaj projektoj, inkluzive de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro, la Haveno de Pireo en Grekio, la Ĝakarto-Bandunga Altrapida Fervojo en Indonezio, la Hungara-Serba Fervojo, kaj la Mombasa-Najroba Fervojo en Kenjo, estis sukcese efektivigitaj, kio efike antaŭenigis lokan ekonomian disvolviĝon kaj dungadon. En la pasintaj dek jaroj, ĉina-eŭropa kargotrajno faris pli ol 65 000 vojaĝojn, transportante pli ol 6 milionojn da normaj konteneroj da varoj kun valoro de 300 miliardoj da usonaj dolaroj. La itinero kiel transporta arterio kunliganta Eŭropon kaj Aziion aktivigis la potencialon de regiona ekonomia disvolviĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree