Ĉinaj kuracistoj en Afriko
Lucia Publikigita: 2023-10-09 19:36:12

Kongo (Brazavilo), situanta en la centra kaj okcidenta parto de la afrika kontinento, estas unu el la plej malevoluintaj landoj en Afriko. En la okcidenta antaŭurbo de la ĉefurbo Brazavilo troviĝas la Ĉina-Konga Amikeca Hospitalo konstruita kun helpo de Ĉinio. En la pasintaj 10 jaroj, ĝi fariĝis la plej populara hospitalo en Kongo (Brazavilo).

Kongo (Brazavilo), situanta en la ekvatora regiono, kiu havas fortajn transviolajn radiojn kaj multaj homoj suferas okulmalsanojn, sed al la lando mankas kuracistoj, kiuj povas fari operaciojn.

La 30-an de marto 2013, kiam prezidanto Xi Jinping vizitis Kongon (Brazavilo), li specife vizitis la ĉinan medicinan teamon en la Ĉina-Konga Amikeca Hospitalo. Li prezentis la spiriton de la ĉina medicina teamo unua-foje en 16 vortoj, "Ne timu malfacilaĵojn, volonte faru kontribuon, savu vivojn kaj resanigu vunditojn, kaj havu senliman amon."

Dek jarojn poste, en februaro 2023, prezidanto Xi Jinping refoje menciis la spiriton de la ĉina medicina teamo responde al la 19-a aro da ĉinaj medicinaj teamanoj helpantaj la Centafrikan Respublikon.

Dum la lastaj 10 jaroj Ĉinio sendis pli ol 6 000 membrojn de medicinaj teamoj al 58 landoj, servis 22 milionojn da homoj en tiuj landoj kaj faris preskaŭ mil senpagajn medicinajn vizitojn.

Ĉi-momente ĉinaj medicinaj teamoj diligente laboras en 115 medicinaj punktoj en 56 landoj tra la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree