Sonĝ-Ponto en Maldivoj
Lucia Publikigita: 2023-10-10 20:23:44

En Maleo, la ĉefurbo de Maldivoj, en la plej vigla ĝardeno en la urbocentro, la suno ĵetas makulitajn arbo-ombrojn sur la muron, kaj la ponto estas viveca. Ĉi tio estas granda murpentraĵo kreita de pentristo Amir en 2016.

Kiel plej fama insula feriejo en la mondo, Maldivoj havas siajn proprajn problemojn – ĝi ne havas ponton. La sola maniero por vojaĝo inter la insuloj estas veturo per boato.Okaze de ekstrema vetero la transportado estas interrompita.

Havi transmaran ponton ligantan la ĉefurbon Maleon kun la flughaveninsulo kaj najbaraj insuloj estis la revo de la malediva popolo dum generacioj. Tamen, estis neniu precedenco en la mondo por konstruado de transmara ponto sur profundmara koralrifa geologio.

En septembro de 2014, dum la ŝtata vizito de prezidanto Xi Jinping al Maldivoj, la duflankoj kune konsentis konstrui la transmaran ponton kaj proponis nomi ĝin "Ĉina-Maldiva Amikeca Ponto". Por registri la naskiĝon de la ponto, pentristo Amir ekhavis la ideon pentri la ponton sur la muron, li volis fiksi la "zorgeman pentraĵon" el Ĉinio sur murpentraĵon longan je 50 metroj.

La 30-an de aŭgusto 2018, post du jaroj kaj ok monatoj, la unua transmara ponto en Maldivoj estis finkonstruita.

La Ĉina-Maldiva Amikeca Ponto ligas la tri insulojn de Maldivoj kaj malfermis la transportan arterion por la ekonomia disvolviĝo de la ĉefurbo de Maldivoj.

Kligu la ligilon por pli da informoj kaj video:

https://news.cgtn.com/news/2023-10-12/The-Maldives-bridge-of-dreams--1nPOKgvgz28/index.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree