ĈKG kaj amaskomunikiloj el partneraj landoj de Zono kaj Vojo komencis novan kunlaboron
Yu Publikigita: 2023-10-10 15:06:03

Kun proksimiĝo de la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) kaj amaskomunikiloj de partoprenantaj landoj komencis novajn fazojn de kunlaboro en Pekino la 9an de oktobro.

Dum la ceremonio, la Komuna Iniciato de ĈKG kaj Amaskomunikiloj de Partneraj Landoj de la Zono kaj Vojo pri Antaŭenigo de Reciproka Lernado inter Civilizacioj estis publikigita. La komuna iniciato reflektas la promeson de la amaskomunikiloj esti komunikantoj de universalaj valoroj, protektantoj de la diverseco de mondaj civilizacioj kaj gvidantoj en faciligo de interpopolaj interŝanĝoj kaj kunlaboro.

Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto kaj ĉefredaktoro de ĈKG, kune kun Nasirali Eldos Bigeldievich, prezidanto de la Informa Komitato sub la Ministerio pri Kulturo kaj Informo de Kazaĥio, Rao Quan, vicministro pri kulturo kaj turismo, Yang Wanming, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, Xing Bo, vicprezidanto de ĈKG, kaj senditoj de koncernaj landoj, kaj ankaŭ amaskomunikilaj reprezentantoj, kolektive inaŭguris la elsendan ekspozicion montrantan la altkvalitan programon de ĈKG por partneraj landoj de la Zono kaj Vojo

Shen Haixiong, prezidanto de ĈKG, diris, ke ĉi tiu jaro markas la 10an datrevenon de la Iniciato Zono kaj Vojo. La kunlabora disvolviĝo de la Zono kaj Vojo ŝanĝiĝis de ĉina iniciato al tutmonda konsento, kaj ĝi nun transformiĝis al grava internacia kunlabora platformo kaj tutmonda publika bono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree