Marde prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al prezidento Katoniwere de la Respubliko de Fiĝioj, esprimante gratulon okaze de la 53-a datreveno de la sendependeco de la lando.
Xi montris, ke depost la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Fiĝioj, la rilatoj inter la du flankoj faris grandan progreson, kio plibonigis la bonfarton de la du popoloj kaj antaŭenigis regionajn pacon kaj disvolviĝon. Li diris, ke li tre zorgas la disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Fiĝioj kaj pretas labori kun prezidento Katonewere por antaŭenigi la stabilecon kaj longdaŭran disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco de Ĉinio kaj Fiĝioj.
En la sama tago ĉefministro Li Qiang sendis gratulan mesaĝon al fiĝia ĉefministro Sitiveni Rabuka.