Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, inspektis la urbon Jiujiang en la ĉina orienta provinco Jiangxi marde.
Xi inspektis sekcion de la Nacia Kultura Parko de Jangzio situanta en la urba regiono de Jiujiang kaj ankaŭ la petrokemian kompanion Sinopec Jiujiang, kie li informiĝis pri lokaj klopodoj por la konstruado de la parko, la ekologia restarigo laŭ la bordo de Jangzio, kaj la transformiĝo kaj altgradigo de la kompanio al verda disvolviĝo.