La "eksterlandaj disĉiploj" de Luban
Lucia Publikigita: 2023-10-11 20:26:51

Ĝibutio, situanta en nordorienta Afriko kaj ĉe la okcidenta marbordo de la Adena Golfo, estas grava apogpunkto POR la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. La unua Luban-ateliero en Afriko troviĝas en tiu ĉi lando.

Yang Xiaodan, instruisto de Tianjin-a Fervojista Profesia kaj Teknika Kolegio rakontis, ke dum la preparoj por la Luban-ateliero en Ĝibutio en 2018. Ĝibutiaj laboristoj demandis ilin, ĉu Luban venos kiam la projekto semvualiĝos.

La ateliero estis nomita per la nomo de elstara metiisto Luban en antikva Ĉinio, alportas altnivelan profesian edukan sperton kaj ekipaĵojn al Ĝibutio por helpi lokajn junulojn havi pli da profesiaj kapabloj. En septembro 2018, prezidanto Xi Jinping solene anoncis en la Pekina Pintkonferenco de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, ke Ĉinio starigos 10 Luban-atelierojn en Afriko por liveri profesian trejniĝon al afrikaj junuloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree