La ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj anoncis merkrede, ke ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos al la malferma ceremonio de la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro, kiu okazos en Pekino de la 17-a ĝis la 18-a de oktobro.
En la deklaro, proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke Xi faros tonikan paroladon en la malferma ceremonio kaj aranĝos bonvenigan bankedon por eksterlandaj gvidantoj kaj estroj de internaciaj organizaĵoj ĉeestantaj la forumon.
Laŭ Hua, la temo de la forumo estas "Altkvalita Kunlaboro de la Zono kaj Vojo: Kune por Komuna Disvolvado kaj Prospero."