La iniciato Zono kaj Vojo donis al mi novajn disvolvajn ŝancojn
Lucia Publikigita: 2023-10-11 17:03:52

Li Xin venas el Pakistano. Li partoprenis en skribo de letero al prezidanto Xi Jinping kiam li studis en Universitato Tsinghua, kaj li baldaŭ ricevis respondon.

En la letero prezidanto Xi diris, "Se vi volas esti feliĉa, vi devas lukti", tio profunde impresis lin.

En la lastaj jaroj en Ĉinio, Li Xin vidis grandegajn ŝanĝiĝojn en multaj malriĉaj lokoj.

Li diris, ke la ĉina plano por mildigo de malriĉeco donas ekzemplon al la mondo kaj liveris novan impulson al evoluantaj landoj.

Ĝuste pro la helpo de Ĉinio al Pakistano kaj la efektivigo de la iniciato Zono kaj Vojo Li Xin havis la ŝancon iri al Ĉinio.

Li diris ankaŭ, ke prezidanto Xi ĉiam kuraĝigas la junularon de la mondo kaj li volas kunigi la mondon. Estas tre malmultaj gvidantoj en la mondo kiel prezidanto Xi, kiu opinias, ke tio estas unu el liaj respondecoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree