En la usona historio, mocio pri eksigo de prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj estis tre malofta, kaj Kevin McCarthy fariĝis la unua eksigita prezidanto. La rekta kialo venas de la kongresa debato pri budĝeta kredito.
La 30an de septembro laŭ loka tempo, McCarthy kiel prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj decidis en la lasta momento unuiĝi kun demokratoj por adopti provizoran financan leĝprojekton, kiu ne inkluzivis la proponojn de respublikanaj konservativuloj pri evidenta redukto de federaciaj elspezoj kaj plifortigo de landlima regado. Tio rekte akrigis lian konflikton kun la konservativa frakcio en la Respublikana Partio. La akra kontraŭstaro inter politikaj partioj en Usono kaj la intensigo de enpartiaj frakciaj luktoj estas ĉefaj kialoj de la eksigo de McCarthy.
En usona politiko, rivalado de partioj ĉiam estis la ĉeftemo, kaj la esenco de la lukto estas kontraŭi ĉion, kion la alia partio faris, sed ne celas solvi la problemon pri aferoj.
Pro la lukto de partioj, kelkaj ekstremaj konservativuloj povas influi la kandidaton por la prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj, kio estas manko de la nuna usona politika politiko. Kiam la usona politiko servas al la privataj interesoj de kelkaj homoj, kiam la usona demokratio reduktiĝas al “ludo de potenco”, kiom da kredindeco kaj konvinkiteco estas en la “demokrata rakontado” zorge konstruita de usonaj politikistoj?