Kial iniciato Zono kaj Vojo akiris realajn atingojn en pasinta jardeko?
Yu Publikigita: 2023-10-11 17:12:15

La retejo de la argentina ĵurnalo Epoko lastatempe aperigis artikolon sub la titolo “La 10a Datreveno de la Iniciato Zono kaj Vojo: Oportuno por la Tutmonda Sudo”, informante pri la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro, kiu okazos oktobre en Pekino. Reprezentantoj el pli ol 130 landoj kaj pli ol 30 internaciaj organizoj jam konfirmis sian partoprenon. Kial ĉi tiu forumo estas tiel populara? Ĉar la komuna konstruado de la Iniciato Zono kaj Vojo faris realajn atingojn en la pasinta jardeko, kio alportas daŭripovajn dividendojn al la mondo.

Antaŭ dek jaroj ĉina prezidanto Xi Jinping proponis la iniciaton pri komuna konstruado de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a Jarcento, kiu estas konata ankaŭ kiel la Iniciato Zono kaj Vojo. Ĝis la fino de junio 2023, pli ol 150 landoj kaj pli ol 30 internaciaj organizoj subskribis pli ol 200 kunlaborajn dokumentojn pri la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo. Pluraj mejloŝtonaj projektoj kiel la Ĉina-Laosa Fervojo, Ĝakarta-Bandunga Rapidega Fervojo, kaj Piraeus-haveno estis finkonstruitaj kaj ekfunkciis sinsekve. Ĉinio subskribis 21 liberkomercajn interkonsentojn kun 28 landoj kaj regionoj. La totala sumo de komerco de Ĉinio kun landoj partoprenantaj en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo atingis 19,1 duilionojn da usonaj dolaroj. La 10an de oktobro, 2023, Ĉinio publikigis la blankan libron titolitan "La Iniciato Zono kaj Vojo: grava kolono de la tutmonda komunumo de komuna estonteco".

Disvolviĝo estas la ĝenerala ŝlosilo por solvi ĉiujn problemojn. Ekde la 1990aj jaroj, ekonomia tutmondiĝo rapide disvolviĝis, tamen ekonomia tutmondiĝo sub la gvidado de kelkaj landoj ne povis atingi inkluzivan disvolviĝon. Anstataŭe, ĝi faris la riĉulojn pli riĉaj kaj malriĉulojn pli malriĉaj, kaj la diferenco inter evoluintaj landoj kaj evoluantaj landoj grandiĝis. La monda ekonomio disvolviĝis sub la regado de kelkaj landoj, kaj ekonomiaj reguloj estis ellaboritaj de kelkaj landoj, kaj ili ekskluzive dividis fruktojn de la disvolviĝo.

La iniciato pri komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kiu plenumas la postulojn de homoj pri disvolviĝo, estas por la disvolviĝo de Ĉinio kaj la mondo ambaŭ. Ĉi tiu origina intenco liveras ĉinan solvon al demandoj de tutmonda disvolviĝo, kio ankaŭ estas la plej rekta kialo de ĝia sukceso.

Dum la pasinta jardeko, la iniciato ekscitis la entuziasmon de pli ol 150 landoj al realigo de iliaj revoj. La sukceso de la Zono kaj Vojo, de la "malmola konektebleco" de infrastruktura konstruo al la "mola konektebleco" de reguloj kaj ĝis la "kora konektebleco" inter popoloj, ne estas hazarda, ĉar ĝi estas ĥoro de landoj partoprenantaj en la iniciato kaj grava praktika platformo por konstruado de homa komunumo kun komuna estonteco. En la nuna epoko kun kontinuaj geopolitikaj konfliktoj kaj malforta tutmonda ekonomia renormaliĝo, la valoro de ĉi tiu iniciato estas pli elstara, kaj ĝi malfermos novan fenestron de oportuno por Ĉinio kaj la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree