Ruanda Ambasadoro por Kafo
Lucia Publikigita: 2023-10-12 18:11:22

James Kimonyo, ambasadoro de Ruando en Ĉinio, estas konata kiel "la plej bona proparolanto de ruandaj produktoj", ĉar li multfoje aliĝis al ĉinaj rektaj elsendoj por rekomendi ruandajn specialajn produktojn.

Ruando havas multajn montojn kaj riverojn, kaj tie troviĝas grandaj kaj malgrandaj kafplantejoj. La unika alpa medio kaj vulkana grundo kreas apartan guston de ruanda kafo.

En julio 2018, kiam prezidanto Xi Jinping vizitis Ruandon, la du ŝtatestroj kune atestis la subskribon de kelkaj duflankaj kunlaboraj dokumentoj pri konstruado de la Zono kaj Vojo, inkluzive de interkonsentoj en la kampo de elektronika komerco. Kelkajn monatojn poste, ruanda kafo estis vendita al Ĉinio per elektronikaj komercaj platformoj kaj aperis en la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Ĝi gajnis pli kaj pli da ĉinaj "fanoj".

Dank'al la konstruado de la "cifereca silkvojo", kafvendo forigis la bezonon de mezaj ligantoj. Per ĉiu kilogramo da vendita kafo, ruandaj kafkultivistoj povas akiri 4 usonajn dolarojn pli ol antaŭe.

Vidante la rapidan disvolviĝon de la cifereca ekonomio en Ĉinio, ambasadoro Kimonyo alportis pli da ruandaj specialaj produktoj al Ĉinio por starigi ponton por kunlaboro kaj interŝanĝoj inter la du landoj.

Ĉinio aktive helpas afrikajn landojn inkluzive de Ruando akcepti la ciferecan ekonomion kaj doni novan impulson por ekonomia renormaligo kaj disvolviĝo. Kun la helpo de la iniciato Zono kaj Vojo, la malneta enlanda produkto de Ruando, la malgranda kaj dense loĝata afrika lando, kreskis je 8.2% en 2022, farante la landon unu el la plej rapide kreskantaj ekonomioj en Afriko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree