Lastatempe Ĉina Kotona Asocio publikigis, ke post kelkjara praktiko, la projekto de “daŭripova produktado de kotono” de Ĉinio produktis 170 000 tunojn da daŭripova kotono en provkampoj de Xijiang, la ĉefa produkta zono de kotono en Ĉinio. La daŭripova kotono povas mildigi influon al akvaj resursoj, grundo kaj biodiverseco kaj samtempe reduktis karbonellason.