“Aera silka vojo” inter Zhengzhou kaj Lusemburgo
Mirinda Publikigita: 2023-10-12 11:14:42

En 2014 iu ĉina aera kompanio aĉetis 35% de akciorajto de luksemburga flugkompanio Cargolux kaj sukcese konstruis “aeran silkan vojon” inter Zhengzhou kaj Lusemburgo. La nombro de flugoj posemajne multiĝis de du al 14 maksimume. Nun la fluglinioj jam kovras Londonon, Ĉikagon, Milanon kaj aliajn sume 15 urbojn.

Laŭ donitaĵoj de Cargolux, la kvanto de vartransportado per la fluglinioj inter Luksemburgo kaj Zhengzhou de 2017 estas 10-obla ol tiu en 2014. La kompanio turnis malprofitojn en profitojn kaj realigis puran profiton de 122 milionoj da usonaj dolaroj kaj okupis la 5an lokon en tutmondaj vartransportaj kompanioj. En 2022 la kompanio gajnis 5,1 miliardojn da usonaj dolaroj kaj la pura profito estas 1,6 miliardoj da usonaj dolaroj, kio kreis rekordon de profito en historio de la kompanio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree