Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin anoncis merkrede, ke Josep Borrell, alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko kaj vicprezidanto de la Eŭropa Komisiono, vizitos Ĉinion de la 12a ĝis la 14a de oktobro.
Wang diris, ke la vizito de Borrell estas laŭ la invito de membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kaj la du flankoj okazigos la 12an altnivelan strategian dialogon inter Ĉinio kaj EU dum la vizito.