Israela entreprenisto Ilan Maimon: Pro “aventura vojaĝo” mi restas en Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2023-10-13 18:55:58

Komence de 2000, katastrofa interreta ŝaŭmo balais la tutan mondon kaj serioze atakis la interretan industrion. Israelano Ilan Maimon estis konfuzita en la krizo. Disiĝinte de sia tiama kunlaboranto, li decidis ripozi per vojaĝo en Ĉinio.

Kvankam la vojaĝo daŭris mallongtempe, tamen Ilan ankoraŭ spertis la longan historion kaj varian kulturon de Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio estas ĉarma kaj tute malsama ol aliaj landoj, kiujn li antaŭe vojaĝis. Pro tio, li decidis provi entreprenadon en Ĉinio.

Komence, Ilan funkciigis kompanion pri produktoj rilataj al edukado en urbo Shenzhen, suda Ĉinio; sekveli komencis aliĝi al industrio de vestoj en urbo Dalian, nordorienta Ĉinio; eniris en la merkaton de kafo en Ŝanhajo, orienta Ĉinio kaj funkciigis kompanion por servado al scienc-teknikaj entreprenoj en urbo Changzhou, orienta Ĉinio… En la lastaj pli ol du dek jaroj en Ĉinio, Ilan vizitis multajn urbojn de Ĉinio kaj observis per siaj apartaj okuloj staton de la vivo de ĉinoj kaj disvolviĝon kaj ŝanĝiĝojn de Ĉinio. Li diris: "Nun en Ĉinio homoj ne plu perferas deponi monon, ili volas konsumadon. Ankaŭ fortiĝis pli kaj pli multe la kapablo de ĉinoj pri konsumado. Tial la merkato de Ĉinio forte altiras la mondon. Se vi povas vendi produktojn en Ĉinio, do vi havos grandan ventan kvanton."

Pro sukceso en Ĉinio, Ilan ekhavis ideon helpi pli da israelaj entreprenoj disvolviĝi en Ĉinio. En 2013 li enkondukis lakoncepton kaj modelon de israelaj kompanioj por helpi scienc-teknikajn entreprenojn kaj fondis la unuan tian kompanion funkciigatan kaj administratan de israelanoj en Ĉina-Israela Changzhou-a Renoviga Zono, kiu sin dediĉas al servado al israelaj entreprenoj por ilia disvolviĝo en la ĉina merkato. Li malkaŝe diris, ke unu grava faktoro de lia multjara restado en Ĉinio estas la ĉina negoca medio.

"Laborantoj en ĉinaj registaroj faras interŝanĝojn kun ni. Ekzemple, ili demandis nin pri la maniero por plibonigi nin. Mi ĉiam sentas bonŝanca ricevi tian ĉi subtenon. Kvankam ili ne rekte partoprenas en konkreta projekto, tamen ilia zorgo kaj apogo donas al ni multe da fido. Kiel alilandano en Ĉinio, mi povas doni energion en mia propra afero."

Ilan diris, ke la ĉina disvolvo ne estas tuja, sed rezulto danke al kontinua klopodado de generacioj de ĉinoj. Estas honore, ke li persone atestis la ŝenĉesan ŝanĝiĝon de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree