【Antaŭfilmo】 La 1a epizodo Kunvojaĝantoj sur Larĝa Vojo
Yu Publikigita: 2023-10-13 21:31:42

Antaŭfilmo, la 1a epizodo Kunvojaĝantoj sur Larĝa Vojo

Jen vojo, kiu venis de historio.

La brila Silka Vojo estis malfermita tere kaj mare en la mondo.

La plej bona maniero heredi historion estas krei la novan historian.

Granda iniciato naskiĝis en aŭtuno de 2013.

“Ĉi tio estas nova deirpunkto, kiu eble estas bazita sur antikvaj ideoj, tamen ĝi estas tute nova deirpunkto," diris Frances Wood, eksa direktoro de la Ĉina Biblioteko de la Brita Biblioteko kaj fama brita ĉinologo.

Ĝi estas malebena vojo, sed ĝi estas ankaŭ larĝa vojo plena de espero. 

La 28an de marto 2015, en la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio, prezidanto Xi Jinping faris tonikan paroladon. Li diris, ke konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo sekvas la principon de vasta konsiliĝo, komuna kontribuo kaj komunaj profitoj. Ĝi estas ne fermita, sed malfermita kaj inkluziva. Ĝi estas ne solo de Ĉinio, sed ĥoro de landoj laŭ la itinero.

En la pasinta jardeko, sur ĉi tiu vojo al prospero, kiel pli ol tri kvaronoj de la mondaj landoj kaj pli ol 30 internaciaj organizoj kolektiĝis, kaj kiel ni kreis disvolvajn miraklojn, kiuj ŝanĝis la sorton de homoj?

Bonvolu rigardi la unuan epizodon “Kunvojaĝantoj sur Larĝa Vojo” de la dokumenta filmo “Vojo al Prospero”, produktita okaze de la 10a datreveno de la iniciato Zono kaj Vojo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree