Krizaj tri minutoj ĉe lumo de poŝlampo
Ĝoja Publikigita: 2023-10-13 19:09:10

La 31-a de julio 2023, lunde, serena

Mi nomiĝas Wu Yu, estas kuracisto de fako de ginekologio kaj obstetriko kaj membro de la 24-a ĉina kuraca teamo helpanta Sieraleono. Mi venas de Changshan-a Centra Hospitalo de Hunan, ĉina suda provinco. Hodiaŭ mi laboras en Sieraleonon 153 tagojn.

En urbeto JUI en ĉirkaŭurbo de Fritaŭno, ĉefurbo de Sieraleono, situas Ĉina-Sieraleona Amikeca Hospitalo, kies ĉefa parto estas tri duetaĝaj domegoj kun blankaj brikoj kaj bluaj tegoloj, kaj ilin ligas koridoro. La komplekso montriĝis en la formo de ĉina ideogramo "王", tre ĉinstile, tial mi sentas afabla. Kiam mi komencis laboron, mi unue pensis kiel bone labori en limigitaj kondiĉoj. Ĉar tie ĉi ofte paneas elektro, ni faras simplan operacion kaj anestezon ĉe lumo de poŝlampo, sed por komplika operacio ni devas provizore aĉeti dizeloleon por produkti elektron. Sendube estas granda defio por kirurgoj kaj anestezistoj kiel sukcese fini operacion en sekuraj kaj regeblaj situacioj.

Mi memoras, ke je ĉirkaŭ lasesa horo matene de iu tago, mi estis vekita de hasta telefona sono. "Kuracisto Wu, iu akuŝantono kun cikatra utero suferas hipertension en gravedtempo, la fetomembrano frue rompiĝis kaj estas en malbona stato kaj ŝi kaj la homa feto. Venu bonvole tuj." Senhezite ni tuj kuris al la malsanula ĉambro. La akuŝantino antaŭe dufoje ricevis cezarajn operaciojn, laŭgrade estas pli kaj pli regula utera malvastiĝo, kaj mankas oksigeno al la homa feto. Tuj necesas cezara operacio por fini gravedecon. Konsiderinte ŝiajn malsanan historion, klinikan manifestadon, signojn kaj rilatajn ekzamenojn, mi rezolute ellaboris akuŝigan planon kaj petis helpon de la ĉina kuraca teamo.

En la operaciejo, ni renkontis malfacilon, jes, paneis elektro. Estas kriza momento, mi havas nur unu penson, "tuj agu sen hezito", ĉiu minuto por ni estas valora, ĉar se okazus manko de oksigeno por la homa feto aŭ rompiĝos utero, la homa feto kaj la akuŝantono riskos siajn vivojn.

Farinte komunikadon kun kolegoj miaj de la kuraca teamo, ni tuj komencis urĝan planon. Nome, ni informis elektriston kiel eble plej frue aĉeti dizeloleon por produkti elektron kaj aliflanke kiel kutime faris cezaran operacion ĉe lumo de poŝlampo. Ĉio ĉi estas rapida, glata kaj altefika, nur tri minutojn poste, nova bebo naskiĝis. Kiam la bebo ekploris, lampo brilis, elektro estis reproduktita. La lumo lumigis ŝviton sur mia vizaĝo, ankaŭ larmon en la patrinaj okulanguloj, pli multe lumigis malstreĉitajn ridetojn de ĉiuj personoj ĉeloke.

Tiu ĉi estas nur epizodo de nia teamo, tamen pro ĝi mi pli firme kredas, ke nia laboro havas signifon kaj nia helpo havas valoron. En libera tempo mi gajnis multajn sentojn. Mi admiras la naturan optimismon kaj varmecon de la popolo sieraleona. Kvankam la vivkondiĉoj estas malfacilaj, tamen kun muziko ili estas plej gajaj en la mondo. Ĉu tio ne estas feliĉo?

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree