La verda estonteco de Saud-Arabio
Lucia Publikigita: 2023-10-13 18:40:32

La Reĝlando de Saud-Arabio situas ĉe la nabo kunliganta la tri kontinentojn de Azio, Afriko kaj Eŭropo. Ĝi ankaŭ estas grava intersekciĝozono de la Silkvoja Ekonomia Zono kaj la Mara Silkvojo de la 21a jarcento.

En januaro 2016, laŭ invito de reĝo Salman de la Reĝlando de Saud-Arabio, prezidanto Xi Jinping faris ŝtatan viziton al Saud-Arabio. Dum ĉi tiu historia vizito, Ĉinio kaj Saud-Arabio konsentis profundigi kunlaboron en la kadro de komuna antaŭenigo de la konstruado de la Zono kaj Vojo.

Nur tri monatojn post kiam prezidanto Xi Jinping vizitis Saud-Arabion, en aprilo 2016, Saud-Arabio oficiale publikigis la tre atenditan "Vizion 2030 de Saud-Arabio". Saud-Arabio decidis sin liberigi de la alta dependeco de la naftoindustrio kaj antaŭenigi sian ekonomian diversigan disvolvan strategion. Helpe de la Iniciato Zono kaj Vojo, Saud-Arabio komencis historian nacian transformiĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree