Establite en ĉirkaŭ 420 p.K. laŭ la Flava Rivero, serio de budhaj skulptaĵoj estis ĉizitaj en la naturajn kavernojn por formi faman templon en Gansua Provinco. Konata kiel la Templo Bingling, ĝi nun estas hejmo de proksimume 183 kavernoj, 694 ŝtonskulptaĵoj kaj 82 argilskulptaĵoj kun grava arta valoro. Kune kun aliaj lokoj laŭ la Silka Vojo, la templo estis enskribita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 2014.