Oficialaj donitaĵoj montris, ke la totala kvanto de varaj importoj kaj eksportoj de Ĉinio daŭre pliboniĝis en septembro, kaj la komerca sumo atingis novan monatan alton de ĉi tiu jaro.
Laŭ la Ĝenerala Admonistracio de Doganoj, la sumo de ekstera komerco kalkuliĝis al 3,74 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 521 miliardoj da usonaj dolaroj) en septembro, registrante la kreskon kompare kun la antaŭa monato por dua sinsekva monato.
La donitaĵoj montris, ke en la unuaj tri trimestroj, la varaj importoj kaj eksportoj de Ĉinio atingis 30,8 duilionojn da juanoj laŭ juana kalkulo, malkreskante je 0,2% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.