Kiel aperis herezo de Okcidento pri "deviga laboro" en Xinjiang?
Yu Publikigita: 2023-10-13 17:27:11

Lastatempe, profesoro Tursun Abay el la gazetara kaj komunika instituto de Xinjiang-a Universitato publikigis artikolon titolitan "Publika Kampanjo! Okcidentaj landoj fabrikis pli ol 30 000 misgvidajn raportojn pri’‘deviga laboro’ en Xinjiang”, elmontrante la fabrikan procezon de falsa doktrino pri la tiel nomata "devigita laboro" en Xinjiang per analizo de pli ol 30 000 rilataj raportoj kaj "esploraj raportoj" de pluraj internaciaj organizoj.

Ĝi diris, ke okcidentaj amaskomunikiloj, pensfabrikoj, neregistaraj organizoj kaj politikistoj strikte kunlaboris kaj kune antaŭenigis la fabrikadon de ĉi tiu temo.

La 31an de aŭgusto 2022, la Komisaro pri Homaj Rajtoj de la UN publikigis la raporton pri taksado de la tiel nomataj "zorgoj pri homaj rajtoj en Xinjiang de Ĉinio". Surbaze de la falsaj informoj liveritaj de la Okcidento, Ĉinio estis atakita kaj kalumniita en du aspektoj, nome transigo kaj dungado de la troaj kamparaj laboristoj kaj dungado de diplomitoj el la trejnaj centroj de profesiaj lertecoj.

La artikolo diris, ke la transigo aŭ dungado de troaj laboristoj estas grava maniero de la ĉina registaro por kreskigo de la enspezo de la terkulturistoj. Ĝi ludis gravan rolon por pliigi la enspezon de laboruloj de ĉiuj etnogrupoj kaj plibonigi iliajn vivkondiĉojn. La atako de la okcidentaj kontraŭĉinaj fortoj en ĉi tiu regiono delonge ekzistis. En la pasinteco, ofte estis menciita "asimilo de etnaj minoritatoj". Poste ĝi estis transformita al la tiel nomata "atenco al la laborrajtoj de la etnaj minoritatoj".

Krome, la trejnaj centroj de profesiaj lertecoj estis laŭleĝe starigitaj en Xinjiang por ĝisfunde elimini la medion kaj reproduktejon de terorismo kaj fundamentismo. Tio estas tutmonda ĝenerala metodo kontraŭbatali terorismon per edukado, dungado kaj pliigo de enspezo por forigi la reproduktejon de fundamentismo. Similaj institucioj videblas ankaŭ en okcidentaj industriigitaj landoj. Tamen, la menciitaj trejnaj centroj en Xinjiang de Ĉinio estas kalumniitaj de okcidentaj kontraŭĉinaj fortoj kiel "koncentrejoj".

La artikolo diris ankaŭ, ke okcidentaj politikistoj, amaskomunikiloj, pensfabrikoj kaj diversaj organizoj kune fabrikis la mensogon, ke “miliono da ujguroj estas retenitaj en trejnaj centroj". Ĝi enhavas terurajn vortojn kaj fabrikitajn rakontojn. Ĉi tio estis pelita de profunde enradikiĝintaj antaŭjuĝoj de valoroj kaj strategia intenco malhelpanta la disvolviĝon de Ĉinio.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree