Xi emfazas altkvalitan disvolviĝon de janzia ekonomia zono
Lucia Publikigita: 2023-10-13 15:14:34

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), alvokis plu antaŭenigi la altkvalitan disvolviĝon de la janzia ekonomia zono por pli bone subteni kaj servi al la ĉina modernigo.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn ĵaŭde en simpozio, kiun li prezidis pri antaŭenigo de la disvolviĝo de la janzia ekonomia zono.

Li emfazis la gravecon plene kaj fidele efektivigi la novan disvolvan filozofion en ĉiuj aspektoj, prioritatigante ekologian progreson kaj serĉante verdan disvolviĝon.

Xi diris, ke la regiona disvolviĝo devas esti gvidata de scienca kaj teknologia novigo, dum ekologia kaj media protektado kaj ekonomia kaj socia disvolvado devas esti antaŭenigitaj en kunordiga maniero.

Ĉefministro Li Qiang, Cai Qi, direktoro de la Ĝenerala Oficejo de la Centra Komitato de la KPĈ, kaj vicĉefministro Ding Xuexiang ĉeestis al la simpozio. Ili ĉiuj estas membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ.

Por pli da informoj:

https://english.news.cn/20231013/e221e1961d054c53a11786b7829a6775/c.html

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree