Ĉinio proponis la iniciaton Zono kaj Vojo antaŭ 10 jaroj. La lando ĝis junio de ĉi tiu jaro subskribis pli ol 200 kunlaborajn interkonsentojn de la Zono kaj Vojo kun 151 landoj kaj 32 internaciaj organizaĵoj.
La iniciato Zono kaj Vojo turniĝis de vizio al realeco
Post kelkaj tagoj okazos en Pekino la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro. Nun, reprezentantoj el pli ol 140 landoj kaj pli ol 30 internaciaj organizoj konfirmis sian partoprenon en la kunveno.