Ĉina ekstera komerco havas tendencon al pli bona stato
CMG Publikigita: 2023-10-14 17:24:43

Du tagojn antaŭe atingis Ŝanhajon la ĉi-jare unua ĉina-eŭropa trajno Jinbo (eniro en ekspozicion), kiu estis plene ŝarĝita per objektoj de la 6a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. La trajno ekiris de la urbo Duisburg, Germanio, kun 70 normaj konteneroj valoraj al 1,6 milionoj da eŭroj. Tio signifas, ke la 6a Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiun oni delonge atendas, pli kaj pli proksimiĝas, kaj ĝi metos novan energion al la ĉina ekstera komerco.

Fakte, en la ĉi-jare antaŭaj tri trimestroj, malgraŭ fronte al la ekstera medio severa kaj komplika kaj enlande plurdimensiaj malfaciloj kaj defioj, la ĉina ekstera komerco iris stabile kaj havis tendencon al pli bona stato. La 13an de oktobro la ĉinaj aŭtoritatoj publikigis donitaĵojn, kiuj montras, ke en la antaŭaj tri trimestroj la valoro de la ĉinaj eksporto kaj importo estis 30,8 duilionoj da juanoj, do la kresko sin tenas kiel en la pasintjare sama periodo. Koncerna fakulo diris al la kanalo Komento, ke en la lastaj monatoj la ĉina ekstera komerco havas evidentajn signojn de pliboniĝo, kaj ankaŭ la komerca strukturo perfektiĝas.

De ĉi tiu jaro al la resaniĝo de la monda ekonomio mankas forteco, kaj la disvolviĝo de la monda komerco alfrontas multflankajn premojn. En tia kunteksto tamen la ĉina ekstera komerco evoluas al pli bona stato. Se oni analizas la kialon, oni trovas, ke la ŝlosilaj vortoj estas “solidigi la fundamenton kaj krei novaĵojn” – la ĉina ekstera komerco ne nur solidigas la tradiciajn avantaĵojn, sed ankaŭ konstante prezentas novajn funkciojn.

Intertempe, Ĉinio plue antaŭenigas altnivelan malfermon al la ekstero kaj kreas favorajn kondiĉojn por la ekstera komerco. Ĉi-jare estas la 10a datreveno de la iniciato “Zono kaj Vojo”. En la ĉi-jare antaŭaj tri trimestroj Ĉinio eksportis varojn de 14,32 duilionoj da juanoj al la landoj, kiuj partoprenas en la kunkonstruado de “Zono kaj Vojo”, kreskantaj je 3,1% kompare kun la pasintjare sama periodo. La indico de la komerco inter Ĉinio kaj tiuj landoj, kompilita de la Ĉina Dogana Administracio, leviĝas de 100 en 2013 kiel baza jaro ĝis 165,4 en 2022. El tio oni vidas, ke la efiko de la kunkonstruado de “Zono kaj Vojo” estas plue fortigata al komerco.

Aktuale, la revigliĝo de la monda ekonomio ankoraŭ alfrontas grandegan defion. Lastatempe la Monda Komerca Organizo, la Internacia Mona Fonduso kaj aliaj internaciaj organizaĵoj maltrankviliĝas pri la diserigo de la monda komerco, kaj sekve la ekstera medio de la ĉina ekstera komerco ankaŭ estas komplika kaj severa. Sed ju pli malfacile, des pli antaŭen. Kun la senĉesa pliboniĝo kaj releviĝo de la ĉina ekonomio la ĉinaj eksporto kaj importo daŭre evoluas pli bone kaj donas pli stabilan forton al la tutmonda komerco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree