La 12an de oktobro en Londono, komenciĝis tutmonda turneo “Forumo pri Vojaĝo tra Civilizacioj” de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG). La turneo estis kune organizita de ĈKG-Eŭropo, CGTN-Eŭropo, Societo pri Brita-Ĉina Interkompreno kaj Kembriĝa Azia Kultura Asocio. La ekspozicio estas destinita por reliefigi kaj plifortigi kulturajn ligojn inter Ĉinio kaj la resto de la mondo. La direktoro de ĈKG Shen Haixiong diris al la spektantaro en videoparolado, ke li vidis la mision de la elsendogrupo kiel komuniki la valorojn de ĉina civilizacio internacie "por instigi homojn el la tuta mondo kompreni unu la alian kaj konstrui komunan estontecon."
How China's ancient civilization links to the world today