Ruĝa Komodo
Pluveta Publikigita: 2023-10-15 15:58:52

“Se vi povus priskribi la Ĝakarta-Bandungan Altrapidan Fervojon per unu vorto, ĝi estus ‘rapida’, vere rapida kaj mojosa!”

Tio estas momento, kiam la revoj de la indonezia popolo realiĝas, kaj ĝi ankaŭ estas nacia projekto, kiu fierigas ĉiujn indonezianojn. Ekfunkciis la Ĝakarto-Bandunga Altrapida Fervojo kun projektita rapido de 350 kilometroj hore.

La Ĝakarto-Bandunga Altrapida Fervojo estis nomita "Ruĝa Komodo", ĉar la trajno kombinas la ruĝan kaj arĝentan farbon de la loka kulturo de Indonezio kun la abstrakta tekstura ŝablono de la nacia trezora besto de Indonezio, la Komodo-drako.

Indonezio estas la plej granda insulara lando de la mondo. La evoluo de Indonezio estis limigita pro disa tereno kaj postrestinta evoluo de transportinfrastrukturo. Kiam prezidanto Xi Jinping vizitis Indonezion en 2015, la du ŝtatestroj kune atestis la subskribon de kunlabora dokumento pri la projekto de altrapida fervojo inter la du landoj.

Kiel la unua altrapida fervojo en Indonezio kaj eĉ en Sudorienta Azio, la Ĝakarto-Bandunga Altrapida Fervojo portas la revon de la insularo ekiri la vojon al ekonomia prospero. Dum la pasintaj 10 jaroj, la komuna konstruado de la "Zono kaj Vojo" permesis al Ĉinio kaj Indonezio veturi per la "rapida trajno" de komuna disvolviĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree