Kial neanstataŭigeblas “duŝtata solvo” por solvi palestinan problemon?
CMG Publikigita: 2023-10-15 16:16:16

“En la urbo Gazao multaj veturas eksteren, sed fakte ili ne scias kien iri. Oni malfacile priskribas la situacion. Granda nombro da rifuĝantoj foririas de sia hejmloko…” Tio estas raporto en la 13a de oktobro el Gazao, sendita de Mohammed Esawali, raportisto de Ĉina Komunikila Grupo. Nun, la konflikto inter Palestino kaj Israelo jam daŭris unu semajnon, kaj mortis pli ol 3 500 homoj el la du flankoj. UN avertis, ke la humanisma stato en Gazao rapide malboniĝas.

Kial eksplodis la konflikto inter Palestino kaj Israelo? Jen tial ke la delonga deziro de Palestino starigi ŝtaton ne povas esti atingebla, kaj la historia maljustaĵo, kiun la palestina popolo suferas, de ĉiam ne povas esti solvita. Tiu ĉi konflikto eksplodigita denove pruvas, ke la “unuŝtata solvo” ne praktikeblas, kaj tio igas Palestinon kaj Isaraelon droniĝi en ciklon de konflikto; efektivigi la “duŝtatan solvon” ja povas radike solvi la palestinan problemon. Ĝuste pro tio, UN, arabaj landoj, Ĉinio, Rusio, Eŭropa Unio kaj aliaj landoj alvokas al Palestino kaj Israelo kiel eble plej rapide ĉesigi la batalon kaj reveni al intertraktado, por esti paca kunekzistado.

La “duŝtata solvo”, kiun rekonas la internacia komunumo, estas, ke Palestino estas starigita kiel plena, sendependa kaj suverena ŝtato surbaze de la landlimo difinita en 1967 kaj de la orienta Jerusalemo kiel sia ĉefurbo. Tio estas la grava kondiĉo por realigi la solvon kaj estas la principo “per tero por paco”, kiun Palestino kaj Israelo ambaŭ observas. Nur tio povas akiri konstantan justecon kaj pacon.

Nuntempe, pro la nova konflikto inter Palestino kaj Israelo pli kaj pli multaj homoj konscias, ke la “duŝtata solvo” estas unika kaj praktikebla sovlo, sen aliaj surogatoj.

Laŭ novaj informoj, mezorienta speciala sendito de la ĉina registaro en proksima tempo vizitos koncernajn landojn en Mezoriento por malvarmigi la situacion. Intertempe, Ĉinio alvokas kiel eble plej rapide kunvoki internacian porpacan kunvenon sub la gvido de UN. Por efektivigi la solvon la unu sola ĝusta vojo estas tuje restarigi pacintertraktadon, kaj ĉiuj mekanismoj ludas siajn pozitivajn rolojn. Nur la “duŝtata solvo” entute estas efektivigita, vere paco en Mezoriento povas aperi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree