Tramonde enketitaj junuloj rekonas la kernan ideon de “Zono kaj Vojo”
CMG Publikigita: 2023-10-15 21:58:55

Okaze de la 10a datreveno de la iniciato “Zono kaj Vojo”, Ĉina Komunikila Grupo kaj Ĉina Popola Universitato (angle: Renmin University of China) faris tutmonde demandaran enketon danke al la Esplora Instituto pri Internacia Komunikado por Nova Epoko. La rezulto montras, ke la intervjuitaj junuloj aĝantaj de 18 ĝis 44 jaroj alte rekonas la kernan ideon de la iniciato “Zono kaj Vojo” kaj donas laŭdegon al la esceptaj atingoj ricevitaj dum la jardeko en la kuna konstruado de “Zono kaj Vojo”.

En la enketo 84,6% de la enketitaj junuloj rekonas la “silkan spiriton” de “paca kunlaboro”, “malfermo kaj toleremo”, “lernado kaj asimilado unu por la alia”, “reciproka profito kaj kungajno”, proponitan de Ĉinio. En la enketo oni trovas, ke enketitoj ju pli estas junaj, tiuj des pli alte rekonas la “silkan spiriton”. 88,8% de tiuj enketitoj inter 18 kaj 24 jaroj esprimas sian rekonon pri la “silka spirito”.

Aktuale, jam pli ol 150 landoj kaj pli ol 30 internaciaj organizoj aliĝis al la granda familio de “Zono kaj Vojo”. Kiam oni demandas, kial la iniciato estas bonvena, 86,8% de la enketitaj junuloj opinias, ke la ĉefa kialo estas “persisti en la principo pri komunaj konsilo, konstruo kaj divido”; 83,1% sugestas, ke la koncepto pri “malfermo, travidebleco kaj toleremo” havas allogecon; kaj 86,4% trovas, ke la iniciato “Zono kaj Vojo” estas por serĉi altkvalitan disvolvadon.

Tiu ĉi enketo direktas sin al 3857 enketatoj el 35 landoj, kiel Usono, Britio, Japanio, Argentio, Tajlando, Niĝerio, Meksiko, Peruo kaj Sud-Afriko, kaj la aĝo limiĝas ĝis 44 jaroj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree