Wang Yi kaj Blinken telefone konversaciis
Pluveta Publikigita: 2023-10-15 16:11:56

La 14an de oktobro Wang Yi, membro de Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, telefone konversaciis kun usona ŝtata sekretario Antony Blinken.

Blinken konigis la situacion dum sia vizito al Mezoriento kaj la starpunkton de Usono pri la palestina-israela konflikto.

Wang Yi diris, ke la palestina-israela konflikto daŭre eskaladiĝas kaj alfrontas neregeblan riskon. Ĉinio kontraŭstaras ĉiujn agojn, kiuj damaĝas civilulojn, kaj kondamnas ĉiujn praktikojn, kiuj malobservas internacian juron. Ĉinio opinias, ke protekti sian propran sekurecon ne povas esti koste de damaĝado de senkulpaj civiluloj. Ne estas elirejo per militaj rimedoj, kaj uzi perforton por perforto nur kreos malbonan ciklon.

Wang Yi montris, ke la urĝa afero estas ĉesigi fajron kaj malvarmigi la situacion kiel eble plej frue por eviti humanitaran katastrofon; observi internacian humanitaran juron kaj malfermi kanalojn por humanitara helpo; subteni Unuiĝintajn Naciojn kaj la Sekurecan Konsilion por ke ili ludu sian konvenan rolon sub internacia interkonsento.

Wang emfazis, ke la fundamenta maniero por solvi la palestinan problemon kuŝas en efektivigo de la "Duŝtata Solvo", starigo de sendependa palestina ŝtato kaj realigo de paca kunekzisto inter Palestino kaj Israelo. Sen repaciĝo inter la araba kaj israela nacioj, ne estos paco en Mezoriento. Ĉinio alvokas kiel eble plej frue okazigi internacian pacigan konferencon por antaŭenigi la atingon de larĝa konsento.

Blinken diris, ke Usono subtenas la "Duŝtatan Solvon" por solvi la palestina-israelan konflikton, subtenas la rolon de Unuiĝintaj Nacioj por mildigi la situacion kaj havigi humanitaran helpon, kaj volas plifortigi komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio.

La du flankoj ankaŭ mallonge interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree