Grandskala dokumentfilmo Vojo al Prospero por la 10-jariĝo de la kunkonstruado de “Zono kaj Vojo” tramonde publikiĝas en pluraj lingvoj
CMG Publikigita: 2023-10-16 21:22:31

La 16an de oktobro, okaze de la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro, Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) okazigis la ceremonion solenantan la unuan publikigon de la grandskala dokumentfilmo Vojo al Prospero en pluraj lingvoj. Shen Haixiong, vicministro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj direktoro de ĈKG, Hu Jinjun, vicdirektoro de ĈKG, Wu Hao, vicsekretario de la Ĉina Ŝtata Komisiono de Disvolvo kaj Reformo kaj aliaj respondeculoj el organizoj kune lanĉis la unuan publikigon de Vojo al Prospero en pluraj lingvoj.

Shen Haixiong diris, ke okaze de la 10a datreveno de la iniciato "Zono kaj Vojo", proponita de la prezidanto Xi Jinping, la filmo alvenigas sian unuan publikigon en pluraj lingvoj tra la mondo. Tiuj ĉinaj kaj silkvojaj rakontoj en la filmoj estas plenaj de pasio kaj revo, kaj ili, kiel floroj, certe brilos pli bele en la koro de diverslandaj popoloj.

 

Shen aldonis, ke amikeco estas pasporto sen vizo, kaj sento estas universala lingvo. Hodiaŭ en la mondo la klopodo por interkonektiĝo neniam ĉesas. ĈKG plue efektivigos la kulturan penson de Xi Jinping, plibriligos la lumon de civilizacio per novokreo kaj originaleco, kaj lasos la mondon aŭdi la korbaton de Ĉinio en ties nova marŝado.

 

La dokumentfilmo Vojo al Prospero konsistas el ses epizodoj, kaj de la 11a ĝis 16a de oktobro elsendis en kelkaj ŝtataj kanaloj aŭ retejoj, kiuj estas famaj kaj popularaj en Ĉinio. La elsendo vekis grandan reagon ĉe spektantoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree