Okazis simpozio pri homrajtaj teorioj kun la titolo "Ĉina Modernigo kaj Akcelo de libera kaj ĉiuflanka evoluo de homoj" sabate en Changchun-urbo, Jilin-provinco, nordorienta Ĉinio. Pli ol 50 erudiciuloj kaj fakuloj profunde diskutis pri la temoj "Homrajta vojo de ĉina modernigo", "Homrajta plenumado de ĉina modernigo", "Sistemo de homrajtaj scioj de ĉina modernigo" kaj "Novaj formoj de homa civilizacio de ĉina modernigo".
La simpozio ĝuste okazis kiam fermiĝis la 54-a kunveno de la Homrajta Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj. La simpozio ne nur gajnis pozitivajn teoriajn fruktojn, samtempe havas gravan efektivigan signifon por ekspliki ĉinajn atingojn de homaj rajtoj kaj akceli homrajtajn interŝanĝojn.