Jardeko estas prefaco: tiu ĉi iniciato portas al la mondo profundan ŝanĝiĝon
CMG Publikigita: 2023-10-16 15:30:28

En Kirgizio la puto fosita de la ĉina-kirgiza fervoja specialista teamo solvas la problemon de trinkakvo; en Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) la unua pura elektra centralo uzanta karbon kiel brulaĵon en Mezoriento, kune konstruita de Ĉinio kaj UAE, povas liveri al UAE 20% de la elektra povo; en Peruo la ĉerizoj de lokaj kamparanoj estas rapide transportataj al cellokoj per la ŝoseo 5… Kion iniciato dum la 10 jaroj portas al la mondo? La tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro donas al ni eblecon fari rerigardon kaj resumon.

Laŭ informoj de la ĉinaj aŭtoritatoj tiu ĉi forumo allogis al si reprezentantojn el pli ol 140 landoj kaj pli ol 30 internaciaj organizoj tra la mondo. Ili venis por kunlabori kaj antaŭenigi komunan disvolvadon. La forumo estas sufiĉe sukcesa, kaj la grava kialo kuŝas en tio, ke dum la dekjaro la kunkonstruado de "Zono kaj Vojo" portis al la mondo esencan kaj novan ŝanĝiĝon. 

"Zono kaj Vojo" naskiĝis por solvi la tiklan problemon de la monda disvolvado, kaj ĝiaj rimarkindaj atingoj alportas novan energion al la monde ekonomia kresko. En la 10 jaroj la kunkonstruado de "Zono kaj Vojo" formis pli ol 3 000 kunlaborajn programojn kaj sukcesigis investojn de duilionoj da usonaj dolaroj. Ĝis la fino de junio 2023 Ĉinio subskribis pli ol 200 kunlaborajn dokumentojn kun pli ol 150 landoj kaj pli ol 30 internaciaj organizoj. La Monda Banko montras en sia esplorado, ke la iniciato "Zono kaj Vojo", se ĝi estos plene efektivigita, igos la komercon inter tiuj landoj partoprenantaj en la iniciato pliiĝi je 4,1%; ĝis la jaro 2030 ĉiujare ĝi profitigos la mondon eble je 1,6 duilionoj da usonaj dolaroj kaj liberigos de ekstrema malriĉeco 7,6 milionojn da homoj el tiuj landoj.

"Zono kaj Vojo" celas ne nur ekonomian profiton, sed ankaŭ novan mastrumadon. Nuntempe, la disvolviĝo de la monda ekonomio estas en malekvilibro, la regsistemo funkcias neperfekte, kaj al multaj evoluantaj landoj frontas al manko de monrimedoj kaj aliaj malfaciloj. Por solvi tiujn problemojn Ĉinio establis fonduson de silka vojo kaj kun koncernaj landoj fondis la institucion Azia Infrastruktura Investa Banko (AIIB). Tio vastigas la kanalojn de financado kaj investado por tiuj landoj kaj perfektigas la tutmonde ekonomia regsistemo.

Ĉio tio elvolviĝas ĉirkaŭ la "ora leĝo", tio estas "kunaj konsilo, konstruo kaj divido". Tiu nova ideo de mastrumado estas por praktiki veran plurflankismon.

Jam pasis 10 jaroj, la kunkonstruado de "Zono kaj Vojo" portas al la mondo profundan ŝanĝiĝon. La unua dekjaro estas nur prefaco. Kiel denove ekiri de la startpunkto de la nova historio? La Tria Pintforumo de Internacia Kunlaboro por "Zono kaj Vojo", kiun la mondo atendas, jam donis la respondon. La ĉinaj aŭtoritatoj informis, ke tiu ĉi forumo fokusas sin al interkomunikado kaj interkonektado, verda disvolvado, cifereca ekonomio kaj similaj, kaj atingis serion da kunlaboraj fruktoj. Tio refoje pruvas, ke "Zono kaj Vojo" devenis de Ĉinio, tamen ĝi apartenas al la mondo kaj favoras al la homaro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree