Escepta jardeko: pli ol 90% de la enketitoj laŭdas riĉajn atingojn el “Zono kaj Vojo”
CMG Publikigita: 2023-10-16 17:35:21

Ĉina Komunikila Grupo kaj Ĉina Popola Universitato (angle: Renmin University of China) faris tutmonde demandaran enketon per la Esplora Instituto pri Internacia Komunikado por Nova Epoko. La rezulto montras, ke 93,8% de la intervjuitoj el la landoj partoprenantaj en "Zono kaj Vojo" alte laŭdas riĉajn atingojn el "Zono kaj Vojo" dum la 10 jaroj.

En la enketo 92,2% de la enketitoj el tiuj landoj opinias, ke perfektaj bazaj instalaĵoj estas antaŭkondiĉoj por realigi ekonomian disvolvadon. Dum la jardeko de la kunkonstruado de "Zono kaj Vojo" la interkomunikado kaj interkonektado surbaze de infrustrukturo alportas al la popola vivo evidentan levon kaj perfektecon. 86,9% trovas, ke iliaj landaj profitis de sia infrustrukturo, kiu dankas al la konstruado de "Zono kaj Vojo"; 84,9% sugestas, ke la kunkonstruado de "Zono kaj Vojo" igas ilian landon eniri en rapidvojon.

Multaj programoj por popola vivo kaj popola koro sub la iniciato "Zono kaj Vojo" portas al diverslandaj popoloj la realan senton de akiro, feliĉo kaj sekureco. 85% opinias, ke "Zono kaj Vojo" esence perfektigis la popolan vivon de sia lando; 85% opinias, ke per "Zono kaj Vojo" ili havas pli da ŝancoj komuniki sin kun la ekstero; kaj 86,5% opinias, ke la iniciato "Zono kaj Vojo" alte konkordas kun la ideo "la popolo super ĉio", kaj pro tio la deziro favori la tutmondan popolaron iompostiome fariĝas reala.

Tiu ĉi enketo direktas sin al 3857 enketatoj el 35 landoj, kiel Serbio, Hungario, Sud-Afriko, Argentino, Saud-Arabio, Niĝerio kaj Brazilo, kiuj restas en malsamaj niveloj de disvolvo, sed same landoj aliĝintaj al la kunkonstruado de "Zono kaj Vojo".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree