Li Qiang interparolis kun la hungara ĉefministro Orban
CMG Publikigita: 2023-10-16 20:45:28

Antaŭtagmeze de la 16a de oktobro, en la Popola Granda Halo, la ĉina ĉefministro Li Qiang kaj la hungara ĉefministro Viktor Orban, kiu faras oficialan viziton al Ĉinio kaj ĉeestos la trian Forumon de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro.

Li Qiang diris, ke en la lastaj jaroj kondukate de la prezidanto Xi Jinping kaj la ĉefministro Orban la ĉina-hungara kunlaboro, kiu profitigas ilin ambaŭ, progresas kun riĉaj fruktoj kaj starigas novecan ekzemplon de internaciaj rilatoj. Ĉinio volas kune kun Hungario klopodi, por ke la gravaj komunaj ideoj de la dulandaj gvidantoj transformiĝu en efektivan agadon, kaj por ke la du landoj estu veraj amikoj, kiuj apogas sin reciproke, kunvojaĝantoj, kiuj sin disvolvas kaj prosperigas, kaj bonaj kamaradoj, kiuj intimas unu al la alia.

Orban diris, ke la rilatoj inter Hungario kaj Ĉinio baziĝas sur profunda fundamento. Hungario ĉiam estas fidela al la principo de unu Ĉinio, plue sekvas la politikon amikan al Ĉinio, aktive partoprenas en la kunkonstruado de "Zono kaj Vojo", subtenas interkomunikadon kaj interkonektadon, malfermon kaj kunlaboron, kaj kontraŭstaras dekroĉiĝon kaj nefermitecon. Hungario volas kune kun Ĉinio, okaze de la 75a datreveno de fondiĝo de dulandaj diplomatiaj rilatoj, pluigi kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenigi la rilatojn inter Hungario kaj Ĉinio, inter Ĉinio kaj mezorientaj eŭropaj landoj kaj eŭropuniaj landoj, por ke ilia kunlaboro evoluu pluen.

Post la interparolo la du ĉefministroj ĉeestis la subskribon pri la kunkonstruado de "Zono kaj Vojo" kaj pri pluraj duflankaj dokumentoj de kunlaboro.

 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree