Ĉina ĉefministro Li Qiang lunde interparolis kun etiopa ĉefministro Abiy Ahmed, kiu partoprenos en la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro en Pekino kaj faros oficialan viziton al Ĉinio.
Li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Etiopio disvolviĝis sur alta nivelo en la lastaj jaroj kun profundigo de politika konfido kaj abundaj fruktoj de reciproke utila kunlaboro. Kaj Ĉinio volas kunlabori kun Etiopio, firme subteni ĝin, por konservo de enlanda stabileco kaj gajno de disvolvo kaj reprosperiĝo.
Li diris, ke Ĉinio pretas profundigi kunlaboron kun Etiopio por firmigi progreson sur diversaj kampoj kaj riĉigi ĉina-etiopan ĉiuflankan strategian kunlaboran partnerecon por ludi ekzemplan rolon en akcelo de ĉina-afrika kunlaboro kaj suda-suda kunlaboro.
Ahmed diris, ke Ĉinio estas la plej fidinda partnero kaj amiko de Etiopio, kaj li esprimis aplaŭdon pri ĉina longtempa kaj forta subteno al ekonomia kaj socia disvolvo de Etiopio.
Li diris ankaŭ, ke Etiopio ĉiam observas la principon de unu Ĉinio kaj firme subtenas Ĉinion gardi la kernajn interesojn.