Yiwu-Xinjiang-Eŭropa Fervoja Ekspreso (YXE), ekfunkciigita antaŭ dek jaroj, iras de Yiwu, Ĉinio, al Madrido, Hispanio. Nun ĝi jam fariĝis la grava ponto de komerco inter Ĉinio kaj Hispanio. Kvankam komence malmulta kvanto da hispanaj produktoj estis importitaj al Ĉinio, tamen depost vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Hispanio en 2018, nun hispanaj produktoj estas famaj kaj tre varme bonvenaj en la ĉina merkato. En 2022 la duflanka komerco de Ĉinio kaj Hispanio unuafoje superis 50 miliardojn da usonaj dolaroj. Danke al YXE, serio da produktoj el ĉina inteligenta manufaktura sektoro marŝis al la tuta mondo.