Kulturaj kunlaboroj laǔ la “Zono kaj Vojo”
Alessandra Madella Publikigita: 2023-10-16 10:13:57

1) La forumo de la 12-a de Oktobro 2023

Ĉinio lanĉis la iniciaton “Zono kaj Vojo” en 2013 kaj de tiam ĝi klopodis praktike disvolvi ideon de ekonomia tutmondiĝo bazita sur internacia kunlaboro por realigi la interesojn de ĉiuj partneroj, forigi malriĉecon pere de komerca interŝanĝo kaj kune fronti la grandajn komunajn problemojn de la homaro. En ĝia ideala parto, fronte al la kreskantaj disigoj, konfliktoj kaj izolemaj sentoj, ĝi ŝajnas realigi la revon de la klerismaj filozofoj de la dekoka jarcento, kiuj volis akiri la civilizigon kaj la pacan kunvivon de la mondo dank’ al virtoj de komerco. En ĝia praktika parto, ĝi kreis infrastrukturojn por ekonomiaj kaj kulturaj interŝanĝoj, kiuj redonis dignon al landoj, kiuj falis al la marĝenoj de historio, sed kiuj ludis ŝlosilan rolon en la historia Silka Vojo por porti al okcidentaj landoj la produktojn de la orientaj kaj reciproke. En tiu grandioza programo grandan rolon ludas kompreneble la komunikiloj, kiuj kiel arto estas esenca parto de kulturo kaj povas faciligi la necesan procezon de reciproka ekkono kaj interkompreno cele al la bonvenigo de ĉiuj diversecoj por fruktodona kunagado. Pro tio la eventoj planitaj por festi la dekan jarrevenon de la sukcesa iniciato, kiu estos celebrata per grandioza pintforumo la 17-an kaj 18-an de Oktobro, ekis per internacia forumo pri amaskomunikiloj la 12-an de la sama monato.

2) Oleg Sheremeta kaj la Internacia Filharmonio de Kunming

Mi havis la bonŝancon partopreni en tiu ĉi 11-a Tutmonda Video-komunikila Forumo, kiu okazis fizike en Pekino kun la ĉeesto de eminentuloj kaj la titolo “Kunpartigi Komunikilan Respondecon”, kiel parto de la invitita interreta publiko. Mi tie reprezentis la Internacian Ligon de Esperantistaj Instruistoj kaj iel simbole la tutan esperantistaron per mia surekrana nomo: “Esperanto ILEI”. Atente sekvis kun mi rete la gravan eventon, kiu portis al la subskribo de “Deklaro pri komuna agado” inter Ĉina Komunikila Grupo kaj 81 komunikilaj organizoj de 42 landoj partoprenantoj en la “Zono kaj Vojo”, tre internacia grupo de ties reprezentantoj kaj ĵurnalistoj. Dum la tre rapidritma, bone planita kaj energie prezentita unuhora programo, helpis nin kompreni la elokventajn kaj ofte tre konkretajn vortojn de la protagonistoj samtempa interpretado al pluraj elekteblaj lingvoj.

De la ĉina flanko, alparolis la ĉeestantan kaj interretan publikon Shen Haixion, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto kaj ĉefredaktoro de Ĉina Komunikila Grupo. Li serioze substrekis la signifon de la Deklaro kiel frukto de la disvolvo de tutmonda konsento ĉirkaǔ la “Zono kaj Vojo” kaj la apartan kontribuon de ĉinaj komunikiloj al tiu dezirata kunlaboro. Respondis al li estroj de gravaj komunikilaj plurnaciaj organizaĵoj, precipe de Afrikaj, Arabaj kaj Azio-Pacifikaj landoj, sen forgesi la kontribuon de Eǔropo. Estis tre interese aǔskulti Grégoire Ndjaka, ĝenerala direktoro de la Afrika Unio de Disaǔdigo, paroli pri la grava rolo, kiun Ĉinio ludas kaj laǔ li devus ankoraǔ pli decide ludi, pri la trejnado de ĵurnalistoj en Afriko. Se ili povas lerni uzi la novajn teknologiojn en unuarangaj ĉinaj universitatoj, post ilia reveno hejmen ili povas multe kontribui al la plialtigo de la loka ĵurnalisma kulturo, ne nur en terminoj de pli moderne alloga prezentado, sed ankaǔ de travidebleco de la enhavoj kaj tiel de demokrata kresko por la tuta lando. Iliaj eksterlandaj studoj, fakte, pretigas ilin aktive serĉi pli da fontoj por kritike kompari malsamajn voĉojn kaj vidpunktojn en ĉiu konkreta kazo. La demokratiema rolo de komunikiloj kaj la etikaj standardoj de ĵurnalismo, kiuj devas ĉiam gvidi internacian kunlaboron, estis ankaǔ forte substrekataj de la eǔropa reprezentanto.

3) “Rakontoj pri la Silka Vojo” antaǔ la Esperanto-Muzeo de Zaozhuang

Reprezentanto de komunikila organizaĵo de la Arabaj landoj interese oferis alian perspektivon pri la afero, parolante pli specife pri la ekonomia flanko de la kunlaboro kun ĉinaj komunikilaj grupoj. Laǔ li la interŝanĝo de enhavoj estas kerna, ĉar per ĝi oni povas reciproke atingi novajn publikojn kaj merkatojn en malsamaj landoj, alimaniere ne tiel facile alireblajn. La eblo dissendi malsamdevenajn video-produktaĵojn ne nur ege riĉiĝas la ĝeneralan prezentadon, sed eĉ pli grave helpas valorigi diversecon kaj konsciigi pri la ĉeesto de malsamaj voĉoj kaj identecoj kun samaj rajtoj kaj digno. Liaj vortoj rememorigis al mi pri du el miaj spertoj pri la kultura graveco de la  “Zono kaj Vojo”: la agado de la Internacia Filharmonio de Kunming en la landlima provinco Yunnan, riĉa je malplimultoj, kaj la traduko al Esperanto de ilustrita libro pri la Silka Vojo fare de la studentoj kaj instruistoj de Zaozhuang-Universitato en Shandong-provinco.

4) La transdono de “Rakontoj pri la Silka Vojo” al la itala Konsulo de Montrealo 

La Internacia Filharmonio estis fondita en 2017 laǔ ideo de la ukraina flutisto Oleg Sheremeta kaj de la rusa pianisto Pavel Raykerus. La orkestro estis realigita dank’ al la forta subteno de Duan Yongxing, veterana esperantisto, membro de la Hani-nacio kaj prezidanto de la Artkolegio de Kunming. Ĝi varbis muzikistojn de 15 landoj laǔ la Silka Vojo kaj ĝi ankoraǔ aktivas, portante mesaĝon de paco malgraǔ la milito, edukante la Yunnan-an publikon al la aprecado de diversaj harmonioj kaj laborante al la kunfandiĝo de Yunnan-aj, okcidentaj kaj Mez-Aziaj muzikaj tradicioj. Same la tradukado de la libro “Rakontoj pri la Silka Vojo kun Koloraj Bildoj” de Zhu Lirong, tradukita de la ĉinaj gestudentoj de la Esperanto-fako de Zaozhuang Universitato kaj korektita de iliaj kvinlandaj aziaj kaj eǔropaj instruistoj en 2022-3 estis grava ŝanco de kultura interŝanĝo kaj reciproka riĉigo dum sia procezo mem.  Konklude, ĉiuj tiuj ekzemploj montras al ni kiel la ekonomiaj dinamikoj iniciatitaj de la “Zono kaj Vojo” kuntrenas la neceson de kultura kunlaboro kaj malfermas novajn eblojn realigi komunumon de la homaro vere respekteman je ĉiuj diversecoj kaj pretan konstrui kune pli bonan kaj pacan mondon.

 



Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree