Vojo al Prospero: Kvara Epizodo “Koro ĉe koro kaj mano en mano”
Ĝoja Publikigita: 2023-10-16 17:27:02

Ni konatiĝis, ni konas unu la aliajn, kaj ni man-en-mane konstruas la Zonon kaj Vojon. Ni komune konstruas nian belan hejmon koro-ĉe-kore kaj mano-en-mane.

Prezidanto Xi Jinping donis prelegon en kazaĥa Astano la 7-a de septembro 2013: "Por amikeco inter du landoj, la dulandaj popoloj devas respekti unu la alian kaj komprenas unu la alian. Por kunlaboro sur la kampoj de politiko, infrastrukturo, komerco kaj kapitalo, nepre necesas subteno de diverslandaj popoloj, fortigo de amikaj kontaktoj de popoloj kaj pliigo de interkompreno kaj tradicia amikeco, kaj tio metos solidajn bazojn de popola opinio kaj socio al regiona kunlaboro."

Kiam ĉina prezidanto Xi Jinping unuafoje proponis komune konstrui la Silkvojan Ekonomian Zonon, li rigardis ligon de koroj kiel unu el la "kvin ligoj", kiu fariĝis grava enhavo kaj kultura bazo de la komuna konstruado de Zono kaj Vojo.

Sahel-zono, norda Afriko, estas la regiono de la mondo, kie oftege estas ekstreme seka.

La iniciato Zono kaj Vojo alportis novan oportunon al la seka tero.

Granda nombro da programoj pri vivo de popolanoj enradikiĝis tien por kontentigi ilian urĝan bezonon.

Vilaĝestro de Senegalio: "Mi volas viziti Ĉinion. Mi, maljunulo de klano Fula, volas veni al Ĉinio."

Ĉinaj programoj kunlabore kun landoj de la Zono kaj Vojo por redukti malriĉecon pliigis enspezon, plibonigis vivkondiĉojn kaj donis esperon de estonteco por afrikaj lokanoj.

Neatendite eksplodis epidemio de Kovim-19. Vakcino fariĝis forta ŝirmo gardanta vivon.

Liu Jingzhen, ĝenerala direktoro de ĉina farmacia entrepreno SINOPHARM, diris: "Ni ĉiuj estas landoj laŭ la Zono kaj Vojo, do ni devas fari klopodadon ŝultro-ĉe-ŝultre kaj mano-ĉe-mane."

En la lastaj dek jaroj, Ĉinio trejnis dekmilojn da fakuloj pri higiena administrado, publika sano, medicina scienc-tekniko por landoj laŭ la Zono kaj Vojo kaj altigis lokajn medicinajn nivelojn. Ĉinaj kuracaj teamoj iris al 62 landoj kaj pli ol 6 400 medicinistoj estis senditaj, kiuj savis proksimume 20 milionojn da pacientoj lokaj. Ni komune konstruas la komunumon prisanan de la homaro.

Inter majo kaj junio, Burundo rerikoltas rizon. Ernest Irankunda, vilaĝano en Burundo, diris: "Mi devas inviti Yang Huade al mia geedziĝa ceremonio. Ĉar mi volas, ke miaj gepatroj, familianoj kaj amikoj sciu, kiu helpas min."

Landoj laŭ la Zono kaj Vojo komune strebas al konstruado de feliĉa vojo por garantii grenan sekurecon kaj pliigi bonaĵojn de la popoloj.

Luban-Studio pri profesia edukado estas unu el la gravaj kunlaboraj platformoj de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

Kun pli progresintaj praktikaj lertecoj oni havos pli vastan disvolvan spacon. Lernanto de Luban-Studio en Ĝibutio diris: "

Estonte ni estos teknikistoj de la unua generacio por la Abisenia-Ĝibutia Fervojo."

La Zono kaj Vojo estas ligilo liganta homojn kun revo disvolvi propran landon kaj volo marŝi mano-en-mane.

Okazis diplomiĝa ceremonio de Lernejo de Zono kaj Vojo de Pekina Normala Universitato.

"Hodiaŭ estas grava tago por vi. Tre bone! Gratulon! Vi estas bravuloj!"

Amikeco longtempe daŭras danke al kompreno kaj respekto reciprokaj inter popolanoj. Ligo de koroj estas la plej fundamenta, plej firma kaj plej longdaŭra komunikado kaj konektado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree