Vojo al Prospero: Kvina Epizodo “Marŝo al Renoviĝado”
Ĝoja Publikigita: 2023-10-17 16:32:40

Nun estas la epoko kun kontinua renoviĝado kaj la mondon ŝanĝas cifereciga tajdo laŭ senprecedenca rapido

La epoko estas ankaŭ plena de defioj. La homaron alarmas klimata ŝanĝiĝo, perdo de biodiverseco, intensiĝo de dezertiĝo kaj oftega okazo de eventoj de ekstremaj klimatoj.

En tiu ĉi epoko, kiel kunlabori kun landoj de la Zono kaj Vojo komune konstrui belan estontecon? Ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉefteman prelegon en la inaŭguro de la dua Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro, la 26-an de aprilo 2019.

"Ni uzas verdon kiel fonon, akcelas konstruadon de verda infrastrukturo, verdan investon kaj verdan financon por bone protekti nian komunan hejmon, kie ni vivas. Ni komune esploras novajn teknologiojn, industriajn formojn kaj modelojn por trovi novan kinetan energion kaj disvolvan vojojn."

En la lastaj dek jaroj, Ĉinio kaj 31 landoj de la Zono kaj Vojo lanĉis iniciaton de partnereco de verda disvolvo de la Zono kaj Vojo. Kaj Ĉinio disvolvis kunlaboron kun pli ol 100 landoj kaj regionoj sur la kampoj de elektroprodukto per sunenergio, ventenergio, akvenergio kaj termika energio.

Verdo fariĝas la brila fono de la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree