Xi Jinping renkontiĝis kun la indonezia prezidento Joko
CMG Publikigita: 2023-10-17 19:45:55

Posttagmeze de la 17a de oktobro, en la Popola Granda Halo, la ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun la indonezia prezidento Joko Widodo, kiu faras oficialan viziton al Ĉinio kaj ĉeestos al la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro.

Xi rimarkigis, ke Indonezio estas la loko unue menciita de Xi por la "surmara silka vojo de la 21a jarcento". En la lastaj 10 jaroj Ĉinio kaj Indonezio insistis pri komunaj konsilo, konstruo kaj divido, kompletigo de avantaĝoj unu por la alia, kaj kuna akcelo de disvolvado, kaj tio alportis grandan bonon al la dulandaj popoloj kaj sekve ili fariĝis esencaj ekzemploj en la kunlaboro de la ĉina-indonezia komunumo. Ĉinio plue volas kune kun Indonezio subteni unu la alian survoje de ŝtatmodernigo kaj naciprosperigo kaj, por akceli longan kaj stabilan disvolvadon de la duflankaj rilatoj kadre de la kunkonstruado de la ĉina-indonezia komunumo, liveri pli grandan helpon unu al la alia kaj doni neelĉerpeblan energion al la paco kaj prospero de la mondo kaj regiono.

Joko diris, ke du monatojn antaŭe li renkontiĝis kun la prezidanto Xi Jinping en urbo Chengdu, kaj poste la dulanda kunlaboro progresis pozitive kaj rimarkinde. La Ĉakarto-Bandunga Altrapida Fervojo jam estas finkonstruita ĉi-monate kaj baldaŭ oficiale funkciigota. Joko entute konsentis kun la opinio de Xi pri la disvolvado de la dulandaj rilatoj. Indonezio volas kune kun Ĉinio altkvalite fari konstruadon de la Zono kaj Vojo kaj laŭdas serion da gravaj iniciatoj proponitaj de Xi. Joko esperis ankaŭ, ke la Hindia-Pacifikaj Perspektivoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj povos pli bone konektiĝi kun la iniciato Zono kaj Vojo kaj fine realigi la komunan disvolvadon kaj la daŭripovan evoluigon de UN.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree