Okazis gazetara konferenco de atingoj de internaciaj kunlaboroj film-kaj-televiziaj de la Zono kaj Vojo lunde en Pekino. Al la konferenco ĉeestis Shen Haixiong, vicestro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto kaj ĉefredaktoro de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG).
En la konferenco, la ĉeestantoj kune malfermis prezenton de elstaraj verkoj de "Junulara Filmfestivalo". Kolektiĝis pli ol 300 verkoj el 7 landoj, kiel Usono, Italio, Barato, Brazilo, Ĉinio kaj Indonezio, kaj 16 verkoj estos prezentataj.