Xi Jinping intervidiĝis kun la etiopa ĉefministro Ali
CMG Publikigita: 2023-10-17 15:35:16

Antaŭtagmeze de la 17a de oktobro, en la Popola Granda Halo, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la etiopa ĉefministro Abiy Ahmed Ali, kiu faras oficialan viziton al Ĉinio kaj ĉeestos al la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro.

Xi gratulis Etiopion pri tio, ke ĝi laŭinvite aliĝis al la kunlabora mekanismo de BRIC-landaro, montris, ke Etiopio estas grava partoprenanto de la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo, kaj ke dum la 10 jaroj ĝi iris en la unua vico de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko kadre de la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo, kie Ĉinio kaj Etiopio ricevis abundajn fruktojn en multe da kunlaboraj kampoj. La du flankoj, en la decidiga momento stariganta la ĉiuveteran strategian partnerecon, devas plifortigi interfidon en amikeco, pluigi praktikan kunlaboron, igi la dulandajn rilatojn havi pli multe da fruktoj, kaj esti amikoj, kiuj komune disvolviĝas en kunlaboro kaj kungajno, kaj partneroj, kiuj akcelas la sudalsudan solidarecon kaj kunlaboron kaj konservas la internacian justecon kaj senpartiecon.

Xi emfazis, ke Ĉinio subtenas Etiopion pri ĝiaj suvenereco, sekureco kaj disvolvaj rajtoj, kaj ke la du flankoj devas daŭre plifortigi solidarecon kaj kunlaboron kaj subtenas unu la alian en kernaj interesoj kaj gravaj aferoj. Ĉinio volas kune kun Etiopio manenmane marŝi en la progresigo de paco kaj disvolvado kaj formi la homan sortkomunumon.

Ali diris, ke li trovis, ke Pekino estas pli pura kaj bela, la popolo pli feliĉa, kaj tio montras, ke la ĉina registaro en la lastaj jaroj faris enorman klopodon kaj akiris grandajn atingojn. Ĉinio estas grava partnero de Etiopio, la investo kaj kunlaboro de Ĉinio, precipe la kunkonstruado de la Zono kaj Vojo, forte akcelas la ekonomian kaj socian disvolvadon de Etiopio. Etiopio bonvenigas pli multe da ĉinaj entreprenoj iri al Etiopio kaj tie fari investojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree