La 17an de oktobro en Pekino la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun James Marape, ĉefministro de Papu-Nov-Gvineo.
Xi diris, ke post plurjara disvolvado la dulanda ampleksa strategia partnereco estas pli matura kaj pli stabila.
Xi diris, ke en la nova situacio Ĉinio estas preta kunlabori kun Papu-Nov-Gvineo, solidigi politikajn rilatojn, plivastigi kunlaborajn kampojn, kaj fari bonon al la dulandaj popoloj.
Marape diris, ke Papu-Nov-Gvineo firme subtenas la principon de unu Ĉinio kaj ke la du landoj havas bonajn rilatojn inter la dulandaj registaroj, la ekonomia kaj komerca interŝanĝoj kaj la homaj interkomunikadoj.