En la 17a de oktobro ĈEO-Konferenco (ĈEO: Ĉefa Administra Oficisto) de la Zono kaj Vojo fermiĝis, kompare kun la antaŭa forumo ĉi-foje skalo kaj nombro de subskribitaj kunlaboraj interkonsentoj estas pli grandaj. Intertempe publikiĝis deklaro pri plifortigo de komerca komunikado kaj tutmonda kunlaboro.
Yu Jianlong, vicprezidanto de la Ĉina Konsilio por Akcelo de Internacia Komerco kaj unu el la organizantoj de la konferenco, diris al Ĉina Komunikila Grupo, ke la nombro de projektoj, la partoprenantaj landoj kaj la totala valoro de negoco signife superas tiujn en la antaŭa forumo, kiu okazis en Pekino en 2019.