Rimarkoj de ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj pri Iniciato de Monda Administrado de Artefarita Intelekto
Ĝoja Publikigita: 2023-10-18 21:30:50

Demando: La 18-an de oktobro ĉina prezidanto Xi Jinping prezentis Iniciaton de Monda Administrado de Artefarita Intelekto en sia ĉeftema parolado en la malferma ceremonio de la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro. Ĉu vi povas konigi detalojn kaj signifon de la iniciato?

Respondo: Matene en sia ĉeftema parolado al la malferma ceremonio de la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro, Xi Jinping anoncis, ke Ĉinio lanĉos la Iniciaton de Monda Administrado de Artefarita Intelekto (AI). Ĝi estas parto de ĉinaj aktivaj klopodoj por antaŭenigi vizion de komunumo de la homaro kun komuna estonteco, la Iniciato de Monda Disvolvado, la Iniciato de Monda Sekureco kaj la Iniciato de Monda Civilizacio.

La iniciato sisteme skizas ĉinajn proponojn pri administrado de AI el tri flankoj, nome la disvolvado, sekureco kaj administrado de AI.

Ĉinio pretas fari interŝanĝojn kaj praktikan kunlaboron kun diversaj flankoj pri administrado de AI kaj doni bonon al la tuta homaro per teknologioj de AI.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree