Xi kaj Putin faris interparoladon en Pekino
Lucia Publikigita: 2023-10-18 14:00:53

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede interparolis kun rusa prezidento Vladimir Putin, kiu estas en Pekino por la tria Forumo de la Zono kaj Vojo pri Internacia Kunlaboro.

Xi diris, ke la politika reciproka konfido inter la du landoj senĉese profundiĝas. La du landoj konservas proksiman kaj efikan strategian kunordigon, kaj la duflanka komerca sumo atingis historian alton kaj la celon de 200 miliardoj da usonaj dolaroj fiksita de la du flankoj.

Xi diris al Putin, ke ili renkontiĝis 42 fojojn en la pasinta jardeko, ili tenas bonajn laborrilatojn kaj profundan amikecon.

Xi ankaŭ postulis komunajn klopodojn de Ĉinio kaj Rusio por protekti internacian justecon.

Putin diris, ke la Iniciato de la Zono kaj Vojo estas vaste agnoskita internacia publika bono, kaj esperis, ke pli multaj landoj aliĝos al ĝi.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree